11.11.05

La papoj kaj Esperanto




Historia noto okaze de la 5a datreveno de la unua uzo de Esperanto fare de Papo dum publika ceremonio
(teksto de la E-programo de Radio Vatikana, 16.08.1996.)

Kiam Esperanto naskiĝis, en 1887, estis Papo Leono la 13a. Gioacchino Pecci, jen lia familia nomo, estis papo jam de 9 jaroj, kiam la pola kuracisto Zamenhof iris al presejo Kelter por startigi mirindan projekton.

Estis lia posteulo, Papo Pio la 10a, la unua Papo, kiu akceptis aŭdience esperantistojn. La aŭdienco okazis la 2an de junio 1906. Temis pri privata aŭdiencio al roma monsinjoro, Luigi Giambene, fondinto de la roma esperantista grupo "Imperiosa Civitas", kaj oficisto ĉe papa Kongregacio.

La aŭdienco estis okazo por prezenti al Papo Pio la 10a la unuan kompletan jarkolekton de Espero Katolika, naskita - por tiel diri - ĝuste en la sama periodo de la elekto de la Papo. Frontpaĝe de la unua numero de Espero Katolika poemo de Aleksandro Dombrovski, litova pastro, poeto, dediĉita al lia sankteco.

Raporto de la epoko sciigas al ni, ke Papo Pio la 10a legis laŭtvoĉe tiun poemon, dirante ke li komprenas ĉion. Al revuo Espero Katolika, al ĝia redaktoro Pastro Emile Peltier, alvenos papa beno, anoncita dum la 2a universala Kongreso, en Ĝenevo, jaro 1906, meze de tondraj aplaŭdoj ankaŭ protestantoj kaj eĉ de liber-pensuloj.

La katolika Eklezio tuj rigardis kun atento la novan fenomenon konsistantan el katolikaj esperantistoj. En 1913 okazas en Romo la 4a Kongreso de IKUE. La kongresanoj ariĝas en Placo sankta Petro kaj poste, en la interna korto de la vatikana baziliko ili kantas la religian himnon "Ni volas Dion" en Esperanto. En la interna korto, ĉar tiam la Papoj aperis pro historiaj kialoj ne el la centra balkono sur la placo, sed en la interna loĝio proteste kun itala ŝtato kiu invadis Romon.

Dum la jaroj alvenas aliaj papaj benoj por la revuo kaj por IKUE: ĉiuj papoj sendos ilin.

Sed ni atingu pli proksimajn jarojn. Papo Paŭlo la 6a dum la ĝenerala aŭdienco de la 13a de aŭgusto 1975 bonvolis eldiri kun amemo kelkajn vortojn en la itala lingvo al la partoprenantoj de la IKUE-kongreso de tiu jaro, okazanta en Romo pro la Sankta Jaro. La Papo aludas la ĉeestantajn esperantistojn dufoje. Unue, menciante la ĉeestantajn grupojn: "Alia internacia grupo kiun ni salutos baldaŭ per aparta parolo estas tiu de la partoprenantoj en la internacia Kongreso de la katolikaj esperantistoj. Vidu, ili havas la verdan flagon, kiu estas simbolo de espero, ili estas la esperantistoj."

Kaj kelkajn minutojn poste Papo Paŭlo la 6a adresas sian menciitan, apartan saluton: "Ni ne volas fini ĉi tiun parton de la aŭdienco sen adresi nian saluton kaj nian bondeziron al la partoprenantoj en la 36a internacia kongreso de la katolikaj esperantistoj. Al viaj apartaj kulturaj celoj vi volis aldoni noton delikatege religian eniĝante en la spiriton de la jubileo kiu al ĉiuj bonavolaj homoj parolas pri renoviĝo, pri konvertiĝo, pri retrovita kontakto kun Dio, kiu amas kaj pardonas. Ĉi tiu spirito gvidu vin en la instigo al frateco kaj interkompreniĝo inter la diversaj popoloj el malsamaj lingvoj, kiujn vi klopodas favori laŭ la programo kiu vin distingas. Tio estas nia sincera bondeziro, kiun ni plivalorigas per nia apostola beno, favoranta la donacojn de la Sinjoro."

Pasas 16 jaroj. En Częstochowa (Pollando), komence kaj ferme de la celebroj por la monda tago por la junularo, Papo Johano Paŭlo la 2a uzas la internacian lingvon por adresi siajn salutojn al pli ol unu miliono da junaj ĉeestantoj ĉe la Hela Monto.

La 14an de aŭgusto 1991, vespere, okazas lia bonveniga saluto. Estas la unua fojo ke Papo parolas en Esperanto dum publika ceremonio: "Mi donas ankaŭ en Esperanto bonvenan saluton al la junaj pilgrimantoj el la tuta mondo, en ĉi tiu tago de universala frateco, kiu vidas nin unuigitaj kiel filoj de unu sama Patro en la nomo de Kristo, vero de la homo!"

La postan tagon, ferme de la celebroj, la Papo denove adresas siajn plurlingvajn salutojn al la gejunuloj en Częstochowa. En Esperanto li diras: "Karegaj junuloj! La sperto de kredo, travivita ĉe la piedoj de la "Nigra Madono" restu neforigeble gravurita en viaj koroj. Sanktega Maria akompanu Vin."

La resto estas ĵusdata historio. Kiel sciate, de 1994, la esperantlingva bondeziro eniris la vicon de la plurlingvaj bondeziroj de la papo je Kristnasko kaj Pasko.

Papo Johano Paŭlo la 2a uzis esperanton ankaŭ en 1997, salutante la kongresanojn de la 50a IKUE-kongreso, ĉeestantajn dum la ĝenerala aŭdienco de la 3a de septembro.

Li tiam diris: "Mi ĝojas bonvenigi la responsulojn de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, engaĝitajn en sia 50a Kongreso. Karegaj, la temo de via renkonto reprenas la misian taskon konfiditan de Kristo al sia Eklezio. Akceptu ĝin malavare kun tiu spirito de universaleco, kiu estas ĉe la bazo de la lingvo, kiun vi kulturas".

Alia saluto al la esperantistoj, sed en la itala, okazis en la jaro 2000.

No hay comentarios.: