21.3.08

Preĝo de Sankta Francisko antaŭ la Kruco de Sankta Damiano

Ho Dio granda kaj glora,
mia Sinjoro, Jesuo Kristo,
disblovu, mi petas, la mallumojn de mia spirito,
donu al mi profundan humilecon,
fidon puran,
esperon firman,
amon ardan,
faru ke mi konu Vin, ho mia Dio,
kaj ke mi faru ĉion laŭ via sankta Volo.

Gloro

Gloro al la Patro,
kaj al la Filo,
kaj al la Sankta Spirito,

kiel estis en la komenco,
tiel nun kaj ĉiam,
kaj en eterno. Amen.

Preĝo de Fatima

Ho Jesuo,
pardonu al ni niajn pekojn,
gardu nin kontraŭ la infera fajro,
konduku ĉiujn animojn en la ĉielon,
precipe tiujn, kiuj plej multe bezonas vian kompaton.

Saluton, Maria

Saluton, Maria, gracoplena,
la Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj
kaj benata estas
la frukto de via sino, Jesuo.

Sankta Maria, Dipatrino,
preĝu por ni pekuloj
nun kaj en la horo de nia morto.

Amen.

La Misteroj de la Rozario

ĜOJAJ, lunde kaj sabate

- La anonco de la Anĝelo al la Virgulino Maria

- Vizito de Maria al Elizabeto

- La naskiĝo de la Infano Jesuo en Betlehemo

- La Infano Jesuo prezentita ĉe la Templo

- Jesuo retrovita en la Templo meze de la instruistoj

DOLORAJ, marde kaj vendrede

- La preĝado kaj la agonio de Jesuo en la Olivarba ĝardeno

- La kruela skurĝado de Jesuo ĉe la kolono

- Jesuo kronita per tre pikantaj dornoj

- Dolorplena vojaĝo de Jesuo al Kalvario

- Krucumo kaj morto de Jesuo sur la kruco.


GLORAJ, merkrede kaj dimanĉe

- Resurekto de Nia Sinjoro Jesuo Kristo el la morto

- Ĉieleniro de Nia Sinjoro Jesuo Kristo

- Descendo de la Sankta Spirito sur la Apostolojn kaj Marian en la Vespermanĝejo

- Ĉielenpreno de la Virgulino Maria

- Kronado de la Beata Virgulino Maria Reĝino de la Ĉielo kaj de la Tero.

de la LUMO, ĵaŭde

- La Bapto de Nia Sinjoro Jesuo Kristo ĉe Jordano

- La nupto en Kano

- Jesuo anoncas la Regnon de Dio kaj invitas al konvertiĝo

- La Transfiguriĝo de Nia Sinjoro Jesuo Kristo sur Monto Tabor

- La starigo de la Eŭkaristio.

12.8.06

LA GLORO

Gloro al Dio en la supera alto
Kaj sur la tero paco al homoj de bonvolo.
Ni laŭdas vin, ni benas vin, ni adoras vin, ni glorigas vin,
Dankon ni donas al vi pro granda gloro via,
Sinjoro Dio, Reĝo ĉiela,
Dio la Patro ĉiopova.
Sinjoro Filo solenaskita, Jesuo Kristo,
Sinjoro Dio, Ŝafido de Dio,
Filo de la Patro
Kiu forprenas la pekojn de la mondo,
Kompatu nin;
Kiu forprenas la pekojn de la mondo,
Ricevu preĝon nian.
Vi, kiu sidas al desktre de la Patro
Kompatu nin.
Ĉar vi sole estas Sankta
Vi sole estas Sinjoro,
Vi sole la Plejaltulo, Jesuo Kristo
Kun Sankta Spirito en la gloro de Dio la Patro
Amen.

LA KREDO DE LA APOSTOLOJ

Mi kredas en Dio la Patro ĉiopova
Kreinto de la ĉielo kaj la tero
Kaj en Jesuo Kristo,
Filo lia sola, Sinjoro nia,
Kiu estis koncipita de la Spirito Sankta
Naskita de MariaVirgulino,
Suferis sub Pontio Pilato,
Estis krucumita, mortis kaj estis entombigita,
Malsupreniris al infero
Trian tagon releviĝis el la mortintoj,
Supreniris al la ĉielo,
Sidas dekstre de Dio la Patro ĉiopova
De kie li venos por juĝi la vivantojn kaj mortintojn.
Mi kredas en la Spirito Sankta,
Sanktan Eklezion katolikan,
Komunion de saktuloj,
Pardonon de pekoj,
Relevigon de karno kaj vivon eternan
Amen.

LA SIGNO DE LA KRUCO

En la nomo de la Patro kaj la Filo kaj la Spirito Sankta. Amen

2.4.06

ESPERANTAJ SKOLTAJ GRUPOJ EN IRLANDO (1931)

En 1931 la unua Esperanto-klubo por skoltoj estis fondita. Ĝi nomiĝs La Sankta Patrika Klubo. En septembro 1932 la gazeto The Catholic Scout komencis publikigi serion da Esperantaj lecionoj. En la sama monato multaj skoltinoj komencis studi Esperanton kaj fondis la Skoltinan Esperanto-Sekcion. En oktobro 1932 la skoltoj komencis Esperanto-kurson.
En novembro 1932 la dua klubo por skoltoj, la Sankta Aŭ­gustina Klubo fondĝis. En 1933 The Catholic Scout presigis artikolojn en Esperanto, kaj en la sama jaro la skolta administrado anoncis ke Esperanto estas jam agnoskata kiel unu el la lingvoj por la skolta interpretista insigno.
Dum tiu tempo entuziasma juna esperantisto, S-ro Sean Mullarney, estis nomita oficiala raportisto pri Esperantaj aferoj kaj multe helpis al la skolta Esperanta movado.

10.3.06

LA KOLUMO DE DINIZULU

En la jaro 1888, Baden Powell ricevis donacon de la reĝo de zuluanoj, Dinizulu. Estis kolumo kun pli ol 1000 lignaj "perloj". En 1919 BP serĉis konvenan distingilon por skoltestroj, kiuj trapasis skoltisman kurson, kaj prenis ledan ŝnuron kaj alnodis du tiajn perlojn, kaj tiel li kreis "Wood Badge" (Lignan Insignon).
En la jaro 1968 oni rekreis la kolumon de Dinizulu. Roveroj en Natalo kune kun indiĝenaj zuluaj skoltoj dum monatoj laboris, kaj faris kvar kopiojn de la longa kolumo.
(el "La Skolta Mondo", N-ro 24)

24.1.06

DEK DEVOJ DE ESPERANTISTO

Mi legis la liston en esperanto.pl kaj trovis ege interesa:

  1. Bone sciu la lingvon, traktu ĝin kun respekto kaj lasu la versfaradon al poetoj.

  2. Esperanton uzu parolante, studu legante kaj ne fuŝu skribante.

  3. La plibonigistoj diskutu: vi Fundamenton sekvu kaj fidela restu.

  4. Informadu ĉiam, ne ĉie; klarigu, ne prediku; rakontu faktojn, ne esperojn.

  5. Kion vi povas lerni nur en unu semajno, ne instruu en unu horo; el malgravaĵoj ne faru regulon, kaj el regulo ne faru malgravaĵon.

  6. Verkante en Esperanto, ne kredu interesa, kion nacilingve neniu legus; ne imagu ke preseraroj plibeligas libron; ne malesperu se mankas aĉetantoj.

  7. Al grupo aliĝu; la kunvenon vizitu; Esperanton parolu.

  8. Atentu, ke internacia lingvo vivos nur per uzado. Memoru, ke tial internacia organizaĵo estas necesa.; senlace varbu por UEA.

  9. Legu gazeton, por ke vi konu novajn faktojn; abonu por ke ĝi povu ekzisti. Kunlaboru por ke ĝi estu interesa.

  10. Por Esperanto kiel movado agu; por ĝi kiel realaĵo pagu; kaj kiel altan idealon konservu ĝin en via koro.

21.1.06

ZAMENHOF PRILABORAS SIAN LINGVON

ZAMENHOF PRILABORAS SIAN LINGVON

Mem Zamenhof detale priskribis en ruslingva letero (al Borovo) la naskiĝon de la ideo pri lingvo internacia. Laŭ tiu letero ni komunikas ( kun citaĵoj) la devenon de Esperanto.

En Bialystok por la kvarlingva loĝantaro “ pli ol ie la impresema naturo sentas la multpezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe  ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas… la ĉefa kaŭzo, kiu disipas la homan familion kaj dividas en malamikajn partojn”.
“… mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandaĝa, mi nepre foritos tiun malbonon”.

Li kiel malgranda infano revadis pri manieroj, kiel forigi la lingvajn barojn. Diversajn utopiojn li forĵetis, ĝis formiĝis en li la “konscio, ke la sola lingvo internacia povas esti nur neŭtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj. Kiam… mi transiris en klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo estis forlogata de lingvoj antikvaj kaj mi revis pri tio, ke mi…inkliados la homojn revivigi unu el ĉi tiuj lingvoj…Poste…mi venis al frima konvinko, ke ĉi tio estas neebla, kaj mi komencis malklare revi pri nova, arta lingvo”.

Li faris provojn, elpensadis riĉegajn deklinaciojn, konjugaciojn kun senfina amaso da gramatikaj formoj kun dikaj vortaroj. Baldaŭ li ekkomprenis, ke tio ne estas la ĝusta solvo.

La francan kaj germanan lingvojn li jam eklernis en infanaĝo, “sed kiam, estante en la 5ª klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi la anglan, la simpleco de la angla gramatiko ĵetigis en miajn okulojn”, precipe kompare kun la latina kaj greka. “ Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj…ne estas necesa… mi komencis forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo pro la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn”.

La revo nun jam ŝajnis ne tiel nerealigebla, sed la grandaj vortaroj ankoraŭ timigis lin. Tiam altiris lin atenton ( estante 17jara) du surskriboj de butikoj: “ Ŝvejcarskaja” (pordistejo) kaj  “Konditorskaja” (sukeraĵejo)”. Tiu “skaja” vokis en li la penson, ke per afiksoj oni ricevas eblon “fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Ĉi tiu penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub miaj piedoj…”. La grandaj vortaroj, “komencis malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj”.

Li komencis tuj tiurilatan laboron, komparis diversajn lingvojn, kaj konstatis, ke en la naturaj lingvoj tiaj afiksoj efikas blide, neregule, - sed tiu lingvo, kiu tiujn konscie, regule uzas, fariĝus multe pli facila, “ĉiutage mi forĵetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj, anstataŭigante ĉi tiun grandegon per unu sufikso, kiu signifis certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke granda amaso da vortoj pure radikaj ( ekz.: patrino, mallarĝa, tranĉilo) povas esti facile transformitaj en vortoj formitaj kaj malaperi el la vortaro”.

Li komencis laboradi sisteme, kaj baldaŭ li havis skribita la tutan gramatikon kaj malgranda vortaron.

Ĉe elekto de vortmaterialo komence li iris laŭ tute erara vojo, pensante, “Ke estas tute egale, kian formon havas tiu aŭ alia vorto”, ekonomie la vortoj estu mallongaj post forĵeto de senbezona nombro da literoj. Ekz.: anstataŭ la longa “interparoli”, sufiĉus “pa” ( komparu en volapuko “plim” anstataŭ komplimento),- do la apriora vortfarado allogis lin. Feliĉe li baldaŭ ekkomprenis, ke lernado, enmemorigo de tiaj vortoj : a, ab, ac, ad,…ba, ca, da, be, ce…aba..aca, ktp- estus terure malfacila, kaj li konvinkiĝis, ke “la materialo por vortaro devas estis Romana-Ĝermana, ŝanĝita nur tiom, kiom tion postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondiĉoj de lingvo”.

Li “baldaŭ rimarkis, ke la nunaj  lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj vortoj jam internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia…

En la jaro 1878 lia “Lingwe Universala” estis preta, li vizitis tiam okan klason de gimnazio. Li prezentis sian lingvon al siaj samklasanoj. “La plimulto de ili estis forlogitaj de la ideo kaj de… neordinara facileco de la lingvo kaj komencis ĝin ellernadi. La 5an de decembro 1878 ni ĉiuj kune festis…” Ili parolis en la nova lingvo kaj kantis ĝian himnon:
Malamikete de las nacjes
Kadó, kadó, jam temp’ está!
La tot’ homoze in familje
Komunigare so debá.
(Malamikeco de la nacioj, falu, falu jam tempo estas!
La tuta homaro en familion unuiĝi devas.)

Post la matura ekzameno la “apostoloj” dela nova lingvo disiris, sed renkontante la mokojn de la homoj, baldaŭ ili malkonfesis la lingvon; Zamenhof restis sola. Li decidis atendi 5-6 jaroj, zorge elprovadi la lingvon kaj prilabori ĝin praktike. Dum siaj universitataj jaroj li parolis al neniu pri sia lingvo, sed kiel solulo, retirante sin en la plej bela tempo de la vivo el la gaja kamaradaro, li revadis kaj laboris kaŝante siajn pensojn. “Dum ses jaroj mi laboris, perfektigante kaj provante la lingvon… multe mi tradukadis en mian lingvon, skribis en ĝi verkojn  originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio ŝajnis al mi tute preta teorie, estas ankoraŭ ne preta praktike…

Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dum en la teorio… ili ŝajnis al mi tute bonaj… Kelkaj formoj, kiuj ŝajnas al mi riĉaĵo, montriĝis al mi nun en la praktiko senbezona balasto, tiel ekz mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn.

Post plurjara zorga elprovado, plibonigado fine li decidis publikigi sian laboron. Li pretigis la manuskripton de sia unua broŝuro kun la titolo: “Lingvo Internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro.” Li, kiel komencanta kuracisto, ne volis konigi sian propran nomon ĉe tia nefaka laboraĵo, kaj tial uzis la pseŭdonimon : “D-ro Esperanto”. Sed nun li spertis la “maldolĉan praktikon de la vivo, la financan demandon”. Vane li serĉis eldonanton, oni rifuzis riski la libroeldonon, eble senprofitan – ĝis fine per la helpo de lia bopatro kaj fianĉino, en 1887 povis aperi en preso lia “Unua Libro” en rusa lingvo. En la sama jaro aperis ĝiaj tradukojn en pola, germana kaj franca lingvoj. Tiu unua broŝuro enhavis krom Antaŭparolo la alfabeton, la gramatikon en 16 reguloj, kelkajn legaĵojn kaj 947 radikojn.

La “Unua Libro” enhavis du gravajn rimarkojn: “Lingvo internacia, kiel ĉiu nacia, estas propraĵo de ĉiuj…”, … la aŭtoro forlasas por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn al ĝi…”

(Ni memorigas, ke parte de la kontraŭa opinio kaj sinteno de Schleyer kaŭzis la malsukceson de Volapuko.)

Zamenhof akiris kelkajn adreslibrojn, dissendis siajn broŝurojn al unuopajn personoj, redakcioj, societoj, ktp… eĉ kelkaj pagitaj anoncojn li aperigis en gazetoj…

Kaj alvenadis multaj respondoj, interesiĝadoj… la lingvo ekiris sian vojon.

LA VIVO DE ZAMENHOF

Lazaro Ludoviko Zamenhof naskiĝis la 15an de decembro 1859, en la pola urbeto Bialystok, apartenante tiutempe al cara Rusio. Lia patro Marko Zamenhof estis lingvoinstruisto, ankaŭ la avo estis lingvisto.

La juna Zamenhof jam frue interesiĝis pri lingvoj. La ideon de mondlingvo naskis en li la lingva antagonismo de la kvarlingva loĝantaro. En tiu urbo Zamenhod ĉiutage spertis, ke poloj, germanoj, judoj, kaj rusoj vivas en daŭra kverelo inter si. Lia penso estis, ke tiuj homoj povus vivi pace, se ili komprenus unu la alian. Tiu ideo igis lin, la gimnazianon, pretigi planon de internacia lingvo. En la jaro 1878 li jam havis pli-malpli preta sian lingvoskemon: Lingwe Universala, kies adeptoj estis liaj kunlernejanoj.

Ĝis tiam lia patro aprobis, aŭ almenaŭ ne malhelpis tiurilatan "ludon" de sia filo, sed poste timigita de kelkaj amikoj, li promesigis sian filon ne okupiĝi pri la afero ĝis la fino de siaj universitataj studoj. La patro, opiniante, ke li devas gardi sian filon kontraŭ denova vana laborado de tiaj lingvaj kimeroj, bruligis poste la manuskripton.

De 1879 ĝis 1885 li studadis medicinon en la universitato de Moskvo kaj de Varsovio. Post la ricevo de sia diplomo kuracista li laboradis en diversaj urboj. Dume li rekomencis siajn lingvajn laborojn malgraŭ la bruligo de la manuskripto de la gimnaziaj provadoj, li havis ja la tuton en la kapo. Nature, tiu lingvo multe diferencis de la unuaj provadoj; li, post fundatralaborado, havis ĝin preta en la jaro 1887.

Intertempe - jam post kvarmonata kuracista praktikado- li konvinkiĝis, ke li estas tro impresema vid-al-vide al la suferoj de malsanuloj, precipe de mortantoj -kaj esperante pli bonan vivtenon kiel specialisto- li decidis iĝi okulisto. Li studis tiun fakon en Varsovio kaj en Vieno. Fine de 1886 li komencis la okulistan praktikadon en Varsovio.

Tie li konatiĝis kun Klara Silbernik, ili baldaŭ iĝis gefianĉoj. Lia fianĉino ne nur tutkore simpatiis kun la vivcelo de Zamenhof, sed ŝi ankaŭ helpis kune kun sia patro en la realigo de liaj revoj, disponigante la necesan sumon, sian tutan doton, por eldono de la unua broŝuro en kvar lingvoj en julio 1887. En aŭgusto de la sama jaro ili geedziĝis.

El tiu edzeco naskiĝis du filinoj kaj unu filo; Adamo (1888) kaj Lidia (1904) iĝis fervoraj aktivuloj de la movado. Ankaŭ tri fratoj de Zamenhof estis fervoraj esperantistoj.

Lia tuta vivo, sed precipe la unuaj jaroj, estis kontinua lukto por la vivteno kaj konstanta laboro por lia idealo. La eldonoj de liaj verkoj, korespondado, organizaj laboroj postulis ne nur multan tempon, energion, sed konsumis baldaŭ lian tutan materialan bazon. La okulkuracista praktikado ne alportis la esperatan lukron; de Varsovio li sola iris al provinca rusa urbeto Ĥerson en 1889, sed post sep monatoj, en 1890 jam revenis denove en Varsovion. Dum vana luktado nur liaj ŝuldoj kreskis, kaj en 1983 li transmigris kun sia familio al Grodno. Tie li iom pli bone prosperis, tamen, pro grandiĝantaj infanoj, post kvar jaroj, en 1987, denove reiris al Varsovio, kaj tie li de nun vivis ĝis vivofino, en konstanta verkado, tradukado, propagando krom sia kuracista laboro. Unu el la plej grandaj eventoj estis por li la efektiviĝo de la unua kongreso en 1905 (Boulogne-sur-Mer), kaj lia tiea partopreno. Rezulte de lia senlaca laboro, dum la unuaj 9 kongresoj Esperanto disvastiĝis en la mondo, kvankam kaj li kaj la movado devis venki enormajn malfacilaĵojn. Li konstante laboris dume krom la lingvaj kaj organizaj demandoj ankaŭ por la paco, homaranismo, revis pri homarunuigo.

Ĝuste tial estis granda bato por li la eksplodo de la Unua Mondmilito, kiam li ĝuste estis survoje al la mondkongreso en Parizo. Li devis reveturi al Varsovio tra la nordaj landoj. Lia koro jam tiam ne estis sana. Tamen, malgraŭ sia malsano, li ĝis la lasta vivspiro laboris por esperanto, ĝis sia morto la 14an de aprilo 1917.

En Siberia militkaptitejo aŭdiĝas la voĉo de juna hungara militkaptito, Julio Baghy:
La famon ne brue
Nur poste malfrue,
Simile al eĥo de mortkrio
Mallonga sciigo alportis:
"La majstro mortis".