21.3.08

Preĝo de Sankta Francisko antaŭ la Kruco de Sankta Damiano

Ho Dio granda kaj glora,
mia Sinjoro, Jesuo Kristo,
disblovu, mi petas, la mallumojn de mia spirito,
donu al mi profundan humilecon,
fidon puran,
esperon firman,
amon ardan,
faru ke mi konu Vin, ho mia Dio,
kaj ke mi faru ĉion laŭ via sankta Volo.

Gloro

Gloro al la Patro,
kaj al la Filo,
kaj al la Sankta Spirito,

kiel estis en la komenco,
tiel nun kaj ĉiam,
kaj en eterno. Amen.

Preĝo de Fatima

Ho Jesuo,
pardonu al ni niajn pekojn,
gardu nin kontraŭ la infera fajro,
konduku ĉiujn animojn en la ĉielon,
precipe tiujn, kiuj plej multe bezonas vian kompaton.

Saluton, Maria

Saluton, Maria, gracoplena,
la Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj
kaj benata estas
la frukto de via sino, Jesuo.

Sankta Maria, Dipatrino,
preĝu por ni pekuloj
nun kaj en la horo de nia morto.

Amen.

La Misteroj de la Rozario

ĜOJAJ, lunde kaj sabate

- La anonco de la Anĝelo al la Virgulino Maria

- Vizito de Maria al Elizabeto

- La naskiĝo de la Infano Jesuo en Betlehemo

- La Infano Jesuo prezentita ĉe la Templo

- Jesuo retrovita en la Templo meze de la instruistoj

DOLORAJ, marde kaj vendrede

- La preĝado kaj la agonio de Jesuo en la Olivarba ĝardeno

- La kruela skurĝado de Jesuo ĉe la kolono

- Jesuo kronita per tre pikantaj dornoj

- Dolorplena vojaĝo de Jesuo al Kalvario

- Krucumo kaj morto de Jesuo sur la kruco.


GLORAJ, merkrede kaj dimanĉe

- Resurekto de Nia Sinjoro Jesuo Kristo el la morto

- Ĉieleniro de Nia Sinjoro Jesuo Kristo

- Descendo de la Sankta Spirito sur la Apostolojn kaj Marian en la Vespermanĝejo

- Ĉielenpreno de la Virgulino Maria

- Kronado de la Beata Virgulino Maria Reĝino de la Ĉielo kaj de la Tero.

de la LUMO, ĵaŭde

- La Bapto de Nia Sinjoro Jesuo Kristo ĉe Jordano

- La nupto en Kano

- Jesuo anoncas la Regnon de Dio kaj invitas al konvertiĝo

- La Transfiguriĝo de Nia Sinjoro Jesuo Kristo sur Monto Tabor

- La starigo de la Eŭkaristio.