12.8.06

LA GLORO

Gloro al Dio en la supera alto
Kaj sur la tero paco al homoj de bonvolo.
Ni laŭdas vin, ni benas vin, ni adoras vin, ni glorigas vin,
Dankon ni donas al vi pro granda gloro via,
Sinjoro Dio, Reĝo ĉiela,
Dio la Patro ĉiopova.
Sinjoro Filo solenaskita, Jesuo Kristo,
Sinjoro Dio, Ŝafido de Dio,
Filo de la Patro
Kiu forprenas la pekojn de la mondo,
Kompatu nin;
Kiu forprenas la pekojn de la mondo,
Ricevu preĝon nian.
Vi, kiu sidas al desktre de la Patro
Kompatu nin.
Ĉar vi sole estas Sankta
Vi sole estas Sinjoro,
Vi sole la Plejaltulo, Jesuo Kristo
Kun Sankta Spirito en la gloro de Dio la Patro
Amen.

2 comentarios:

Anónimo dijo...

Pli kutima traduko de la Gloro-himno estas en Adoru, 042.
http://b-eichkorn.homepage.t-online.de/ADORU09a.html

Nissa Annakindt dijo...

Amen.
Tre bona.
Ĉu estas io pri St. Faustina en Esperanto?

Nissa
http://kajlahundo.blogspot.com