25.12.05

FELIĈAN KRISTNASKON!!!

Ke la ĝojo de Kristo Jesuo ĵus reveninta en la mondon, atingu vian koron, hejmon kaj familion.

13.12.05

LA SKOLTA LEĜO

1.- Skolt(in)o estas fidinda.

2.- Skolt(in)o estas lojala.

3.- skolt(in)o devas esti utila kaj helpema.

4.- Skolt(in)o estas amiko al ĉiu kaj frato al ĉiu alia skolto.

5.- Skolt(in)o estas ĝentila.

6.- Skolt(in)o estas amiko de bestoj.

7.- Skolt(in)o obeas ordonojn.

8.- Skolt(in)o ridetas kaj fajfas malgraŭ malfacilaĵoj.

9.- Skolt(in)o estas shparema.

10.- Skolt(in)o pure pensas, parolas kaj agas.

10.12.05

PATRO NIA

Patro Nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu via nomo,
venu via regno,
fariĝu via volo,
kiel en la ĉielo tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ,
kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Amen.

28.11.05

ĈU VI HAVAS SKOLTAN TOTEMON?

Unu el la malnovaj skoltaj tradicioj estas, ke membroj de la skolta movado, kiuj skribas al aliaj skoltamikoj uzas krommarkon aŭ kromnomon anstataŭ onies nomo. Skoltoj nomas tion "totemo", kiel la indianoj en pasintaj jarcentoj en Okcidenta Ameriko.

Mi deziras kuraĝigi vin uzi tian je la fino de viaj leteroj kaj aliaj komunikoj inter amikoj de SEL, kaj eĉ inter esperantistoj kiam la temo de via letero rilatas al skoltado. Ĝi montras, ke vi estas nuna aŭ estinta membro de via skolta asocio, kaj ke vi sekvas la skoltan leĝaron kaj la promeson en ĉiutaga agado.

Kiel vi akiros tiun totemon?

Tre simple. Se vi estas aŭ estis skolto, kiu apartenis al iu patrolo, kaj kio ajn estas la nomo de tiu patrolo, ĝi estas vian flanknomo. Se vi nuntempe estass en tiu patrolo, petu ĉe ĝia sekvonta patrolkunveno, ke vi ĉiuj decidu pri totemo. Si vi estas iama skolto, adoptu markon kiu plaĉas al vi kaj havas signifon en via vivo.

Se vi estas tenanto de ligno-insigno, tio devas esti tre facila por vi, ĉar laŭ skolta tradicio ĉiu Ligno-Insigna Skoltestro ja devas havi totemon. En Usono la Ligno-Insigna Patrolo devas inkluzivi la kursnombron, kaj ĉiu patrolano devas havi en la nommarko la ĉefliterojn de lia nomo. Ĉu tio estas sama en aliaj landoj?

Ĉu egalula premo funkcias por vi?

Dum multaj jaroj Johano, estinta Agla Skolto multe helpis la skoltojn en sia trupo kiel subtrupgvidanto. Kiam forlasis la trupgvidanto li miris kiel la trupo daŭrus, se neniu estrus ĝin. La knaboj komencis perdi intereson kaj kunvenoj ne bonis. Unu tagon Johano parolis kun la distrikta komisiulo pri ĝi kaj baldaŭ partoprenis kurson por trupestroj kaj multe legis libron por trupestroj, kelkajn partojn pli ol unufojo.

Post tio Johano telefonis la patrolestrojn por kunveni ekster la trupkunveno diskuti la malbonan aferon. Ĉar la antaŭa trupgvidanto estris ĉiujn kunvenojn, tendarojn kaj programon lia subita translokiĝo malfortigis la trupon en diversaj manieroj. Kion fari? Post kelka diskuto, la patrolestroj petis Johanon esti ilia estro. Johano rifuzis sed gvidis ilin elekti ĉefpatrolestron estri la Trupon. Poste Johano konsilis kun ili pri kiel funkciigi la Trupon kaj kiel administri la kunvenojn kaj la tendaron ĉirkaŭ pionirarta programo. La uzo de la nodoj kaj de ĉirkaŭvolvoj konstrui kamploĝan meblaron estis la lertecoj de la monato. Komprenante ilian scion, li pluinstruis al ili pri pionirarto petante ke antaŭ ol la sekvonta trupkunveno ĉiu patrolo lernu nodojn. La patrolestroj konsentis kaj faris komencajn planojn por iliaj patrolaj kunvenoj.

La vespero de trupkunveno venis, kaj pli da knaboj asembleis ol je iu ajn alia tempo en la memoro de Johano. Post la kunveno John kunvenis denove kun la patrolestroj, kiuj entuziasme dankis pro lia helpo. La knaboj multe ĝuis la programerojn kaj la ludojn kaj pli multe ol ĉio ajn alia, ili, la patrolestroj, administris la tutan kunvenon, ne iu plenaĝulo! Kiel semajnoj pasis, spirito inter la patroloj kompeti rapide kreskis, teama laboro okazis kaj la trupo pliigis en nombroj.

Dumtempe Johano havis neniun komitaton, sed iu ajn alia, koncerna patro kiu alvokis la parencojn prizorgi la transportadon, gajni pli da financoj por nova ekipaĵo, helpi pretigon de skolto-parenca nokto kaj pluaj detaloj necese en la vivo de trupsubteno. Jam formis efektive trupkomitato.

Malfeliĉe unu problemo daŭris. Ne multaj skoltoj gajnis insignon kaj neniom da diskuto je la trupa aŭ je la patrolestraj kunvenoj povus instigi la knabojn. Kion fari? Al Johano tio estis vera enigmo.

Unu tagon ĉe vendejo Johano renkontis la plej junan skolton kaj havis longan diskuton kun li. Eĉ tiu knabo ne povis respondi tion ĝis Johano petis lin renkonti denove je sabata mateno apud la trupkunvenejo. Jen estas malgranda arbaro tie kaj ili ambaŭ trapromenis, studante ĉiun arbon , la ŝelon kaj la birdojn supren. La eta skolto nomita Georgo lernis multe tiun matenon kaj ili decidis kunveni denove samloke, samtempe sed kun la manlibro. Dum la semajnoj poste, Johano kaj Georgo iĝis bonaj amikoj spite de la aĝdiferenco kaj baldaŭ Georgo iĝis duagrada skolto je la surprizo de ĉiuj aliaj trupanoj. Rezonis la patrolestroj kaj aliaj knaboj, se Georgo povas pasi, ili nelonge permesos la herbaron kreski sub iliaj piedoj. Baldaŭ la trupo prenis sur sin defio gajni insignojn kaj al la surprizo de la parencoj nova komenciĝo okazis kiam la skolto preskaŭ premis lian parencon aktive subteni ĉian parton de la programo.

Johano nelonge estas la trupgvidanto ĉar li trovis dediĉitan patron prizorgi la postenon sed lia amiko Georgo restas vivlonga amiko.

IZOLAJ SKOLTOJ

La komercisto William Dickson Boyce iris el Usono al Londono por vizito en 1909.Angla skolto, kiu gvidis lin en dika nebulo kaj rifuzis akcepti monon, inspiris lin fondi similan movadon kiam li revenis en 1910 al Usono, kune kun aliaj interesitaj viroj. Tiu nova movado organiziĝis kun nomo BOY SCOUTS OF AMERICA, kio signifas " knabskoltoj el Usono", kaj Boyce subtenis la ligon finance.

Boyce naskiĝis apud urbeto Plum en Pensilvanio la 16an de junio 1858, kaj li ĉiam memoris la izolecon de la eksterurba vivo. En 1881 li iris al Ĉikago kaj vendis reklamo-spacon en magazino. Tiu sperto instigis lin fondi Saturday Blade en 1887 kaj Chicago Ledger en 1891, du ĉiusemajnajn ĵurnalojn, kiuj cirkuladis ekster la urboj al du milionoj da legantoj. Boyce en la komenco uzis knabojn por liveri la ĵurnalojn. Miloj da tiuj knaboj aliĝis al la organizaĵo de LONE SCOUTS, Izolaj Skoltoj, kiun Boyce fondis en 1915 por la knaboj en la kamparo.

Boyce ankaŭ fondis specialan ĵurnalon por tiuj knaboj, la LONE SCOUT, kies enhavon: rakontoj, artikoloj, desegno-rakontoj, ktp, la knaboj mem provizis. 500 000 knaboj legis ĝin.

La LSA havis bazan programon similan al tiu de BSA: vivado en primitivaj kondiĉoj kiel indianoj. Kiel anoj de BSA ankaŭ la LSA-anoj gajnis merit-insignojn, kaj tiu, kiu sendis materialon por la gazeto, ricevis tian. En 1924 la du organizaĵoj unuigis en unu, Boy Scouts of America.

OKULT-VITROJ

Okulvitroj estis iam signo de granda saĝo - nun tamen pli estas signo de malfortiĝanta spirita kapablo. Sed rigardu la bildon sube - estas detalo el altarbildo germana el la jaro 1404, kaj la artisto pentris unu el la apostoloj kun okulvitroj!

Sed tio tamen ne estas ebla. La unua, kiu priskribis pligrandigilan vitron ( laŭ nia scio) estis araba fizikisto Alhazen, kiu vivis en Egiptio ĉirkaŭ la jaro 1000, kaj kiam liaj verkoj tradukiĝis al la latina, ili trovis sian vojon al la monaĥejoj de Eŭropo, kaj en la komenco de la 13a jarcento ni havas la unuan sciigon pri okulvitroj el monaĥejoj en Anglio, Germanio kaj Italio. Ni ne konas la nomon de la farinto, sed fakto estas, ke la 23an de februaro 1305 Giordano de Rivalto, manaĥo el Piso, sur la pupitro de Santa Maria Novella en Firenco deklaris, ke ankoraŭ ne pasis dudek jaroj post unu el la plej grandaj artaĵoj de la mondo eltroviĝis - la arto fari okulvitrojn. Nun denove tiuj skribosciaj kaj artomeritaj monaĥoj kiuj pro malforta vidkapablo devis ĉesi la arton kopii manuskriptojn, povis repreni plumon kaj penikon kaj denove krei belegajn librojn pri kiuj ili estis famaj. Nur 200 jaroj poste, Gutemberg celis per sia arto krei librojn same belajn kiaj estis la mane kopiitaj.

Sed la arto de Gutemberg pligrandigis la bezonon de okulvitroj. Jam en la 1400-jaroj amasproduktiĝis okulvitroj en Nurnbergo, Venecio kaj Harlem. Unue nur konveksaj lensoj - sed kiam ankaŭ la konkavaj venis- la problemo teni ilin surloke pligrandiĝis. Voltaire diras en Kandido, ke "en tiu ĉi mondo plej bona el ĉiuj, ĉio havas sian intencon, ĉio kreiĝis por tiu celo. Rigardu nur la nazo, ĝi estas kreita por teni la okulvitrojn."

Tamen -problemo restis: Kiel zorgi, ke la okulvitroj ne malsuprenfalas. En Italio oni fiksis stagneton al la okulvitroj, kaj premis tiun sub la ĉapelon aŭ fiksis ĝin per rubando ĉirkaŭ la kapo. En Hispanio, oni preferis rubandojn silkajn noditajn post la oreloj, dum la ĉinoj havis ŝnurojn kun malgrandaj pesiloj kiuj pendis malantaŭ la oreloj. Kaj 350 jaroj pasis antaŭ ol angla optikisto ekhavis la ideon alligi stangetonjn per fleksibla kunligo, tiel kiel ni hodiaŭ konas.

Kaj la okulvitroj fariĝis modo. En Hispanio, aristokratinoj sin beligis per grandaj okulvitroj noditaj per silkrubandoj al la oreloj tiel ili volis gajni respekton. Sed en aliaj landoj virinoj malvolonte sin montris publike kun okulvitroj - tiam devis esti eleganta monoklo sur stango.

Kaj monoklo sen stango ankaŭ venis el Anglio kaj estis ties kontribuo al la modo: Bezonata estis militista konduto kaj aspekto de alta estimo por porti tian okulvitron! Sed pro tio tiuj vere kreis modon - kaj la monokloj estiĝis parto de la ekipaĵo por oficiroj germanaj kaj rusaj. La modo tamen ne transvivis la duan mond-militon.

La meza klaso bezonis ion pli praktikan,. kaj ekuzis "pince-nez" okulvitron kun tenilo kiu premiĝi al la nazo. Kaj elegantaj sinjorinoj aspektis timigaj kun siaj stang-okulvitroj, dum junaj virinoj kun malforta vidkapablo suferis multon- ĉar okulvitroj estis malfemininaj, nebelaj. Neniu viro sin turnu por ĵeti duan rigardon al junulino kun okulvitroj!!

Tiam venis la sunokulvitroj - kaj ŝanĝis la tuton. Kaj nun, kiu bezonas okulvitron, uzas ĝin senĝene, ĉar eĉ oni ne bezonas stangojn por teni ilin fiksitaj. Ili jam ne plu havas markojn, kie estas la vitroj. Eĉ vitrojn ili malhavas, ĉar estas plastaj, kaj permesas ŝanĝi eĉ vian okulkoloron, se vi ne ŝatas vian naturan okulkoloron, eblas aĉeti bluajn, nigrajn, helbluajn, verdajn, oranĝajn, brunajn, violajn, ruĝajn kaj eĉ blankajn "novajn okulojn" por beligi sin. Feliĉe! Kaj ni sendu dankan penson al tiuj kiuj unue komencis tiun evoluon!!!!

11.11.05

La papoj kaj Esperanto




Historia noto okaze de la 5a datreveno de la unua uzo de Esperanto fare de Papo dum publika ceremonio
(teksto de la E-programo de Radio Vatikana, 16.08.1996.)

Kiam Esperanto naskiĝis, en 1887, estis Papo Leono la 13a. Gioacchino Pecci, jen lia familia nomo, estis papo jam de 9 jaroj, kiam la pola kuracisto Zamenhof iris al presejo Kelter por startigi mirindan projekton.

Estis lia posteulo, Papo Pio la 10a, la unua Papo, kiu akceptis aŭdience esperantistojn. La aŭdienco okazis la 2an de junio 1906. Temis pri privata aŭdiencio al roma monsinjoro, Luigi Giambene, fondinto de la roma esperantista grupo "Imperiosa Civitas", kaj oficisto ĉe papa Kongregacio.

La aŭdienco estis okazo por prezenti al Papo Pio la 10a la unuan kompletan jarkolekton de Espero Katolika, naskita - por tiel diri - ĝuste en la sama periodo de la elekto de la Papo. Frontpaĝe de la unua numero de Espero Katolika poemo de Aleksandro Dombrovski, litova pastro, poeto, dediĉita al lia sankteco.

Raporto de la epoko sciigas al ni, ke Papo Pio la 10a legis laŭtvoĉe tiun poemon, dirante ke li komprenas ĉion. Al revuo Espero Katolika, al ĝia redaktoro Pastro Emile Peltier, alvenos papa beno, anoncita dum la 2a universala Kongreso, en Ĝenevo, jaro 1906, meze de tondraj aplaŭdoj ankaŭ protestantoj kaj eĉ de liber-pensuloj.

La katolika Eklezio tuj rigardis kun atento la novan fenomenon konsistantan el katolikaj esperantistoj. En 1913 okazas en Romo la 4a Kongreso de IKUE. La kongresanoj ariĝas en Placo sankta Petro kaj poste, en la interna korto de la vatikana baziliko ili kantas la religian himnon "Ni volas Dion" en Esperanto. En la interna korto, ĉar tiam la Papoj aperis pro historiaj kialoj ne el la centra balkono sur la placo, sed en la interna loĝio proteste kun itala ŝtato kiu invadis Romon.

Dum la jaroj alvenas aliaj papaj benoj por la revuo kaj por IKUE: ĉiuj papoj sendos ilin.

Sed ni atingu pli proksimajn jarojn. Papo Paŭlo la 6a dum la ĝenerala aŭdienco de la 13a de aŭgusto 1975 bonvolis eldiri kun amemo kelkajn vortojn en la itala lingvo al la partoprenantoj de la IKUE-kongreso de tiu jaro, okazanta en Romo pro la Sankta Jaro. La Papo aludas la ĉeestantajn esperantistojn dufoje. Unue, menciante la ĉeestantajn grupojn: "Alia internacia grupo kiun ni salutos baldaŭ per aparta parolo estas tiu de la partoprenantoj en la internacia Kongreso de la katolikaj esperantistoj. Vidu, ili havas la verdan flagon, kiu estas simbolo de espero, ili estas la esperantistoj."

Kaj kelkajn minutojn poste Papo Paŭlo la 6a adresas sian menciitan, apartan saluton: "Ni ne volas fini ĉi tiun parton de la aŭdienco sen adresi nian saluton kaj nian bondeziron al la partoprenantoj en la 36a internacia kongreso de la katolikaj esperantistoj. Al viaj apartaj kulturaj celoj vi volis aldoni noton delikatege religian eniĝante en la spiriton de la jubileo kiu al ĉiuj bonavolaj homoj parolas pri renoviĝo, pri konvertiĝo, pri retrovita kontakto kun Dio, kiu amas kaj pardonas. Ĉi tiu spirito gvidu vin en la instigo al frateco kaj interkompreniĝo inter la diversaj popoloj el malsamaj lingvoj, kiujn vi klopodas favori laŭ la programo kiu vin distingas. Tio estas nia sincera bondeziro, kiun ni plivalorigas per nia apostola beno, favoranta la donacojn de la Sinjoro."

Pasas 16 jaroj. En Częstochowa (Pollando), komence kaj ferme de la celebroj por la monda tago por la junularo, Papo Johano Paŭlo la 2a uzas la internacian lingvon por adresi siajn salutojn al pli ol unu miliono da junaj ĉeestantoj ĉe la Hela Monto.

La 14an de aŭgusto 1991, vespere, okazas lia bonveniga saluto. Estas la unua fojo ke Papo parolas en Esperanto dum publika ceremonio: "Mi donas ankaŭ en Esperanto bonvenan saluton al la junaj pilgrimantoj el la tuta mondo, en ĉi tiu tago de universala frateco, kiu vidas nin unuigitaj kiel filoj de unu sama Patro en la nomo de Kristo, vero de la homo!"

La postan tagon, ferme de la celebroj, la Papo denove adresas siajn plurlingvajn salutojn al la gejunuloj en Częstochowa. En Esperanto li diras: "Karegaj junuloj! La sperto de kredo, travivita ĉe la piedoj de la "Nigra Madono" restu neforigeble gravurita en viaj koroj. Sanktega Maria akompanu Vin."

La resto estas ĵusdata historio. Kiel sciate, de 1994, la esperantlingva bondeziro eniris la vicon de la plurlingvaj bondeziroj de la papo je Kristnasko kaj Pasko.

Papo Johano Paŭlo la 2a uzis esperanton ankaŭ en 1997, salutante la kongresanojn de la 50a IKUE-kongreso, ĉeestantajn dum la ĝenerala aŭdienco de la 3a de septembro.

Li tiam diris: "Mi ĝojas bonvenigi la responsulojn de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, engaĝitajn en sia 50a Kongreso. Karegaj, la temo de via renkonto reprenas la misian taskon konfiditan de Kristo al sia Eklezio. Akceptu ĝin malavare kun tiu spirito de universaleco, kiu estas ĉe la bazo de la lingvo, kiun vi kulturas".

Alia saluto al la esperantistoj, sed en la itala, okazis en la jaro 2000.

1.11.05

LINGVO KAJ LOGIKO

de Atanas D. Atanasov

Esperanto estas logika lingvo. Tion ni asertas kiam ni klarigas la kvalitojn de Esperanto kaj la esencon de ĝia strukturo. Tio ĉi signifas, ke la logiko gvidas kaj devas gvidi la aplikadon de ĝiaj konsitaj elementoj.

Sed kiel ni komprenu la nocion logiko? En PIV ni legas, ke ĝi estas "scienco pri la formoj kaj leĝoj de la pensado”. En la Mallonga (5-voluma) Bulgara Enciklopedio ni legas, ke “la diversaj konceptoj pri logiko diferentas inter si laŭ tio, kiel oni komprenas la ĝustan pensadon”; estas nomitaj specoj de lógico: tradicia ( resp. Klasika), formala, matemática, dialektika.

Lingvo estas ilo por emprimado de la homa psika vivo – pensado kaj ankaŭ emocioj. Lingvo kaj pensado estas intime ligitaj. En sia formiĝo kaj evoluo la lingvo sekvas la vojon de la pensado. Ekstaras demando: ĉu povas ekzisti pensado sen lingvo – alivorte, ĉu en la procezo de la pensado oni nepre devas mundi en la cerbo siajn pensojn en lingvaj formoj. Laŭ la pli multaj aŭtoroj pensado sen lingvo ne estas ebla. Sed tio ne povas klarigi al ni kiamaniere pensas senlingvuloj ( la surdmutuloj). Oni parolas pri interna parolo (lingvo) diference de ekstera parolo. La bulgara filozofo Angel Bânkov asertas: “La esenco de interna parolo konsistas ne en prononcado aŭ skribado de vortoj, sed en ties reproduktado en formo de imagoj, akompanataj de certaj muskolaj movoj kaj eksentoj”. Tamen aliloke en la sama verko (Pensado kaj Lingvo) li diras, ke “La demando pri la esenco de la interna parolo…ne estas ankoraŭ klarigita”.

Sendube tamen ni devas agnoski, ke lingvo kaj pensado estas intime ligitaj kaj interinfluas sin reciproke.

Ni devas supozi, ke se nia pensado estas logika, ankaŭ la emprimado de niaj pensoj estos logika, klara, senerara.

Sed ĉu la homa pensado estas ĉiam ĝusta, senerara? La homa cerbo ja ne estas cibernetike preciza maŝino, la psika vivo ne rivelas sin ĉiam logike, en trankvila konsekvenco. La konfuzoj kaj hezitoj en la psikaj procezoj reflektiĝas neeviteble ankaŭ sur ilian esprimadon.

Aliparte, la naciaj (etnaj) lingvoj ne prezentas sistemon konstruitan plene racie: dum sia evaluado ili suferis efikon de diversaj faktoroj fiziologiaj, fonetikaj, psikaj, deflankigaj, analogiaj, ktp. Rezulte de kio en ili kreiĝis multaj nekonsekvencaĵoj kaj nelogikaj esprimoj ( la “esceptoj” en la gramatiko, la idiomaĵoj en la sintakso ka.): ili obstaklas logikan esprimadon (precipe ĉe uzado de fremda lingvo).

Esperanto, kiel racie konstruita lingvo, kompreneble ne estas submetita al la efiko de la nomitaj faktoroj, sed en ĝia aplicado, en la kombinado de ĝiaj elementoj, en la konstruado de ĝiaj frazoj ofte influas efikoj de iu aŭ de alia nacia lingvo. Tiaj influoj povas esti utilaj, se la profitataj modeloj estas klaraj kaj plimultigas la eblecojn por formado kaj perfektigado de la frazeologio. Ne mankas tamen ankaŭ malbonaj kombinoj de emprimado, ĉerpataj el diversaj naciaj lingvoj: ili kaŭzas konfuzon en la komprenado de la pensoj.

Esperanto estas kaj devas esti logika. En kia senco? Elstara lingvisto, kia estas O. Jespersen asertas, ke la lingvoj posedas logikon, tamen ne en senco de “lerneja teoria logiko”, sed en senco de “praktika ĉiutaga logiko”; alia konata lingvisto St. Ullman nomas ĝin “logiko en la komunuza kompreno de tiu ĉi vorto” aŭ “logiko de celkonformeco”. Meritas esti konata la opinio de la rusa lingvisto V.A. Zvegincev, ke “la semasiologio tre maltrafe estas entenata en la matematikan logikon”, kaj ankaŭ la opinión de I. Schuchard, ke “elpelo de la logiko el la lingvoscienco derulus pezan ŝtonon de la menso de la lingvistoj”.

Do, kun tiaj rezervoj ni parolu pri la logiko de Esperanto. Kelkaj esperantistoj komprenas ĝin en senco de matemática precizeco , kaj pendante strebas al tio ĉe konstruado de esprimoj kaj ĉe elekto de uzota vorto. Ĝuste ne tiel ni devas kompreni la logikon de lingvo, destinita servi por facila kaj rapida interkomunikiĝo en la ĉiutaga vivo – kiu devas esti do “vivanta lingvo”.

Matematike preciza lingvo supozigas:

1.- severe senemocian prozan stilon – nenia figura uzado de vortoj;

2.- ke ĉiu vorto havu nur unu signifon, severe fiksitan en malvastaj limoj;

3.- konstantan fiksitan ordon de la vortoj en la frazo.

Tian precisan lingvon bezonas la scienco, kaj la sciencistoj aplikas la uzatajn de ili lingvojn al tiaj postuloj. Por la scienco tio ĉi estas ne nur pravigenda, sed ankaŭ necesa. Sed por la arto tia lingvaĵo ne povas taŭgi.

Tre frue tiu ĉi demando ne estis malatentita de Zamenhof mem.
Jen kiel li vidas la aferon : « Ne sole en la naturaj lingvoj, sed ankaŭ en lingvo artefarita ĉio, kio estas uzata de la plimulto da bonaj verkistoj, devas esti rigardata kiel bona, se ĝi eĉ ne estas absolute logika, ĉar se ni postulos ĉiam nur logikon absolutan,tiam la libera uzado de la lingvo, kiel en la unua jaro, ĉiu devus konstante tro longe pripensadi kaj pesadi ĉiun sian vorton” (resp. 3, 1906), kaj: “mi devas ripeti ĉi tie tion, kion mi jam kelkajn fojojn esprimis ĉe aliaj okazoj: ni ne devas peni, ke la nia lingvo estu tro preciza, ĉar tiam ni nin mem nur katenus kaj ofte, por esprimi plej simplan ideon, ni devus uzi vorton deksilaban; ĉiufoje, kiam ni sen timo de malkompreniĝo povas doni al la uzanto liberecon, ni devas tion ĉi fari kaj permesi al li uzi laŭvole diversajn formojn ( se ili nur ne estas kontraŭ la leĝoj de nia lingvo aŭ kontraŭ la logiko aŭ komprenebleco), anstataŭ postuli, ke li nepre uzu ĉiam nur unu formon” (resp. 11, 1907).

Ĉiu lingvo havas sian logikon. Ĝenerale la strukturo de la hind-eŭropeaj lingvoj implicas sistemon por esprimi rilatojn inter ago, aganto, objekto de la ago, cirkunstancoj. Ili havas adekvatajn lingvajn rimedojn por tia emprimado. Esperanto per siaj elementoj ankaŭ povas esprimi tiujn rilatojn, sed ne nepre sekvante la apartan sistemon de unu aŭ alia lingvo. Ĝi prezentas sistemon, kiu havas sian propran logikon . En ĝi la gramatikaj finaĵoj ne estas simple fleksiaj elementoj, sed ĉiu el ili entenas memstare ideon: o ne estas nur formala signo de substantivo – ĝi entenas ĝeneralan ideon pri io kio ekzistas (reale aŭ en supozo), ĉu kiel konkreta reala objekto, ĉu kiel abstracta nocio. La samon ni povas diri pri ĉiu alia gramática finaĵo kaj ĝenerale pri ĉiu elemento en Esperanto. Tio klarigas la propran logikon de Esperanto kiel lingvo. Kiu deliras uzi korekte la lingvon, esprimi sin klare kaj esti ĝuste komprenata, li devas kompreni kaj koni la esencon de ĝia strukturo, la signifon de ĉia ĝia elemento, la principojn por kombinado de tiuj elementoj. Ĝis kiam niaj pensoj pasas kaj estas muldataj tra nia nacilingva sistema, penante traduki ( en nia cerbo) la formitan penson en Esperanto, la uzado de la lingvo estos malglata, malrapida kaj ofte neĝusta. Ni devas eksenti la esencon de ĉiu el la elementoj de Esperanto kaj akiri kutimon pensi en esperanto.

ĈU ESPERANTO ESTAS FACILA?

Verkis Jardar Eggesbø Abrahamsen.

Oni ofte aŭdas ke Esperanto estas bela, neŭtrala, facilega kaj logika lingvo.

Unue, ĉu lingvo estas bela aŭ malbela, tio estas demando pri persona gusto.

Due, ĉu Esperanto estas neŭtrala? Iasence jes, ĉar ĝi ne apartenas al iu specifa lando, popolo aŭ politika partio. Sed imagu: Se Esperanto estus same prestiĝa kia la angla (kaj tio ja estas la celo, ĉu ne?), Esperanto tutcerte ankaŭ altrudus sin al aliaj lingvoj same forte. Tiam Esperanto ne plu estos tiom neŭtrala laŭ socia vidpunkto. Ja jam esperantistoj, kiam ili parolas nacilingve, enmiksas Esperantajn vortojn kiel kongresejo kaj denaska.

Lingvostrukture Esperanto tute ne estas neŭtrala, kion mi klarigos sube.

Trie, neniu lingvo estas logika. Logikaj sciencoj estas matematiko kaj kelkaj branĉoj de filozofio, do la t.n. "formalaj" fakoj. Lingvoj ne estas matematiko. Esperanto ankaŭ ne estas facilega. Ĝi ne havas nur 16 regulojn. La 16 reguloj estas esence nur didaktikaj (pedagogiaj) helpiloj. Necas distingi inter la lingvo mem kaj la lernado de ĝi.
Lernado de Esperanto

En niaj reklamoj ni ofte emfazas la facilecon de Esperanto, kaj iom malpli ofte emfazas ke Esperanto fakte devas esti lernata. Lerni lingvon estas streĉa afero. La gramatiko de Esperanto, (almenaŭ la parton de ĝi kiu estas prezentata en kursoj) estas relative facile lernebla. Sed per teoria gramatika kompreno oni ne aŭtomate lernas paroli la lingvon. Oni devas labori pri sia praktika uzo de la lingvo.

Kiel rimarkigis unu el miaj amikoj, tio povas eĉ esti, en kelkaj aspektoj, pli malfacile pri Esperanto ol pri aliaj lingvoj, ĉar la esperantlingvan komunumon oni devas mem aktive trovi: Ja ne ekzistas geografia regiono kie la enloĝantoj parolas Esperanton, kaj oni ordinare ne renkontas Esperanton en la ĉiutaga vivo ekster la Esperantaj rondoj.

Restas tamen la fakto ke per sufiĉa laboro Esperanto ŝajnas esti pli facile lernebla ol multaj aliaj lingvoj. Mi revenos al tio en la konkludo.
Esperanto ne havas azian gramatikon

Oni ofte aŭdas ke Esperanto havas eŭropajn vortojn kaj azian gramatikon.

Sed ne ekzistas propra "azia" tipo de gramatiko. Verŝajne, kiam oni uzas tiun etikedon, oni pensas pri la aglutina strukturo de la lingvo, do ke ni faras vortojn per kunmetado de nevariaj elementoj.

Estas vero ke en Azio troviĝas lingvoj kun vortstrukturo simila al tiu de Esperanto, sed ekzistas tie ankaŭ alispecaj lingvoj. Kaj aglutineco troviĝas ankaŭ en Eŭropo. La turka kaj la suoma estas ekzemploj de aglutinaj lingvoj (kiuj estas geografie eŭropaj, sed ne apartenas al la hindeŭropa familio).

Ni eĉ trovas aglutinajn tendencojn en multaj hindeŭropaj lingvoj, ekz. en norvegaj dialektoj, kie oni diras mag-e (stomako), mag-e-n (la stomako), mag-a (stomakoj) kaj mag-a-n (la stomakoj). En tiu vorto -e signifas singularon, -a signifas pluralon, kaj -n signifas difinitecon.

Kelkfoje oni aŭdas alian klarigon pri Esperanto, ke ĝi strukture estas originala kreaĵo kiu kombinas trajtojn de aglutinaj lingvoj, izolaj lingvoj (t.e. lingvoj kun nudaj vortoj sen afiksoj ktp.) kaj "eŭropaj lingvoj".

Fakto estas ke lingvotipoj ne estas geografie limigitaj, do ne ekzistas "eŭropa lingvotipo", nek "azia lingvotipo", kvankam kelkaj vaste konataj eŭropaj lingvoj havas kelkajn komunajn trajtojn.

Eĉ pli interesa ĉi-rilata fakto estas ke tre multaj lingvoj havas kaj izolajn tendencojn kaj aglutinajn tendencojn, kaj samtempe eĉ fuziajn (fandajn) tendencojn. Mi jam menciis aglutinecan ekzemplon de norvegaj dialektoj, sed samtempe la norvega ĝenerale havas kaj izolajn trajtojn (ekz. ke oni indikas futuron ne per afikso sed per aldona vorto) kaj fuziajn tendencojn (ekz. "neregulajn" verbojn).

Do tiurilate Esperanto estas neniel originala, ĝi simple estas tute normala, kvankam preskaŭ ne havas fuziajn tendencojn (tio fakte okazas nur ĉe la sufiksoj -njo kaj -ĉjo).
Vortfarado ne necese facilas

La aglutineco de Esperanta morfologio ne sufiĉas por konstati ke la lingvo estas facila: Ne sufiĉas la simpleco de la supraĵa aspekto de la lingvo, ekz. la rilato inter personaj kaj posedaj pronomoj kiel ŝi kaj ŝia.

Fakte, la plena gramatiko de Esperanto havas multe pli ol 16 regulojn, kaj same kiel ĉe aliaj lingvoj ni eĉ ne esploris ĉiujn gramatikajn trajtojn de la lingvo. Jen ekzemplo de "nelogika" komplikeco en Esperanto, kiu temas pri aglutina vortfarado, sed kiu tute ne estas parto de la 16 reguloj, kaj pri kiu oni ne lernas en kursoj:

Kiam ni faras kunmetitajn vortojn, ni povas kunmeti du substantivojn (ekz. aŭto-ŝoseo). Ni povas kunmeti ankaŭ substantivon kaj verbon (aŭto-veturi), aŭ adjektivon kaj adverbigitan substantivon (propra-okule).

Sed ni ne povas kunmeti verbon (ekz. lerni) kiel unuan parton de substantivo. Do lerni-libro ne eblas. Oni devas unue substantivigi la verbon, kaj diri lerno-libro, kvankam la nuda substantivo lerno apenaŭ ekzistas. Ordinare oni dirus lernado, ne lerno. La formo lerno en praktiko ekzistas nur en kunmetaĵoj, kaj ĝi ekzistas tie ĉar ne eblas uzi verbon (lerni-libro).

Kial la gramatiko kondutas tiel? Kaj ĉu tiu regulo atestas pri facileco kaj nekomplikeco? Kompreneble ne.
Ekzistas pli ol vortfarado

Gramatiko de lingvo ne limiĝas al farado de vortoj. Ekzistas ankaŭ ekz. sintakso kaj fonologio.

La sintakso de Esperanto tre similas al la sintakso de multaj vaste konataj eŭropaj lingvoj, kiuj hazarde kaj pro historiaj kaŭzoj havas kelkajn komunajn trajtojn. Kaj tia sintaksa strukturo kompreneble povas esti problemo por homoj kies gepatra lingvo havas tute alian strukturon.

Dum oni en Esperanto diras "la hundo kiu mordis la viron, manĝis la fiŝon", en la japana oni esence diras "viron mordis hundo fiŝon manĝis". Do sintakse Esperanto tute ne estas neŭtrala, sed tre similas al lingvotipo kiu ekzistas ekz. en Eŭropo.

La silaba strukturo de Esperanto permesas vortojn kiel tra, tamen ne rta aŭ nra. Povas ekzisti la vorto kvar, sed ne kfar. Kial? Kaj por multaj homoj kies gepatraj lingvoj devas havi vokalon inter ĉiuj konsonantoj, ankaŭ tra estas malfacila vorto, kvazaŭ se anglalingvano devus lerni lingvon kie tute ordinara vorto estas tmapr.

Apenaŭ estas hazardo ke ankaŭ la fonologio de Esperanto, ekz. la silaba strukturo, tre similas al multaj hindeŭropaj lingvoj troveblaj precipe en Eŭropo, la kontinento kie vivis Zamenhof. Eĉ en iama versio de la senmitiga paĝaro kie ĉi tiu artikolo aperas, mi legis ke estas malfacile decidi ĉu la fonologio de Esperanto "estas pli simila al la itala aŭ al la svahila". Fakte, la svahila havas nur malmultajn kombinojn de sinsekvaj konsonantoj, dum Esperanto tiurilate pli parencas al la pli komplika silabostrukturo de la itala.

En la sama alineo mi legis pri Esperanto ke "ĝia fonologio, ĝiaj sonoj apartenas al tiuj de kelkaj lingvoj en pluraj kontinentoj, kiuj estas konataj pro sia belsoneco."

Denove, belsoneco temas pri gusto kaj ne pri fonologio. Se oni nepre volas paroli pri beleco, oni atentu ke psiĥologie oni plej ofte trovas lingvojn belaj se neniam aŭ malofte ekzistas sinsekvaj konsonantoj. Esperanto ne estas tia lingvo.

Kaj fonologio fakte ne temas pri sonoj, sed pri la gramatika sistemo de la sonoj. Fonetiko temas pri sonoj, kaj en hazarde elektita lingvo oni povas trovi preskaŭ ĉiajn sonojn, simple ĉar fiziologie kaj akustike la limoj inter najbaraj sonoj estas malklaraj.

Sed ĉu la fonologia sistemo de sonoj en Esperanto estas plurkontinenta? Nepre jes, ĉar lingvotipoj ĉiukaze ne limiĝas per kontinentoj. Do la Esperanta sonsistemo estas tre normala kaj malspeciala, kvankam iom malfacile lernebla, kp. kion mi skribis pri silaba strukturo. Oni povas ankaŭ aldoni la simplan aferon ke Esperanto distingas fonologie inter voĉaj plozivoj (b, d, g) kaj senvoĉaj plozivoj (p, t, k), kontraŭe al ekz. la suoma kaj sameaj lingvoj.

Aliaj aspekto de la Esperanta fonologio povas esti la akcento, kiu ĉiam estas en la antaŭlasta silabo. Sed kio estas akcento? Diversaj lingvoj havas diversajn manierojn fari akcenton, do akcento kiel fenomeno ne estas unueca tra la mondo. Multaj lingvoj eĉ ne havas t.n. akcentitajn silabojn.
Kio do facilas?

Do Esperanto strukture tre similas al kelkaj vaste konataj lingvoj kiuj troviĝas en Eŭropo, kaj ĝi similas al kelkaj malpli vaste konataj lingvoj kun similaj strukturoj en aliaj kontinentoj. En praktiko Esperanto tamen ĉiukaze similus pli al kelkaj lingvoj ol al aliaj lingvoj, kaj tio signifas ke Esperanto neniam povus esti gramatike "neŭtrala".

Esperanto ankaŭ ne havas facilan kaj malkomplikan gramatikon, nek morfologie, nek sintakse, nek fonologie.

Aliflanke la lingvo povas esti relative facila pedagogia objekto. La supraĵa aspekto de la lingvo, ekz. la rilato inter la vortoj ŝi kaj ŝia, havas facile lerneblan strukturon: Oni prenu pronomon, oni prenu a-finaĵon, kaj oni kunmetu ilin. Kaj kiam oni do havas la pretan posedan pronomon, ĝi kondutas kiel normala adjektivo, kun -j en pluralo kaj -n en akuzativo.

Tio estas facile lernebla, kaj la pedagogie plej gravaj partoj de la gramatiko estas sumeblaj per manpleno da reguloj, kvankam tiu manpleno iom varias je grandeco kaj enhavo laŭ la gepatra lingvo de la lernanto.

Kaj tio gravas, ĉar kvankam la plena strukturo de la lingvo estas komplikega kaj eĉ ne plene esplorita de lingvistoj, la unuaj paŝoj de lernado estas pli facile regeblaj. Kaj kiam oni jam ekregas iom de iu lingvo, estas pli facile pli lerni kaj pli regi tiun lingvon. Apenaŭ estas hazardo ke homoj jam post mallongaj kursoj kapablas paroleti Esperanton.

Konklude indas strikte distingi inter la ĝenerala lingvosistemo kaj la pedagogie selektitaj partoj de la lingvosistemo. La relativa facileco de Esperanto kuŝas en tiuj pedagogiaĵoj. Do Zamenhof ne faris senkomplikan lingvon, sed en la kurse instruata parto de la lingvo li inkludis pedagogiajn agrablaĵojn. Pro tiuj la lernado de Esperanto estas relative facila, kaj ne pro la ĝenerala lingvosistemo.

BONVENON!!!

Estu vi bonvenata al nia ttt-ejo. Baldaŭ ni havos novaĵojn, kaj aldonos artikolojn al tiu ĉi blogo. Se vi ŝatus helpi nin, nur skribu al nia ret-adreso skolta_esperanto_ligo@yahoo.com.